25-jara jubileo de INA - la 4-a INA-Konferenco en 2011 en Herzberg

Saluto de la urbo Herzberg am Harz

La konsilio kaj administrado de la urbo Herzberg am Harz gratulas je la 25-a jubileo de INA kaj deziras por la estonteco multe da sukceso.
La urbo Herzberg precipe ĝojas pri tio, ke la jubilea konferenco de INA okazos en la Esperanto/urbo Herzberg kaj denove homoj el diversaj kontinentoj renkontiĝos. Mi tiel salutas ĉiujn gastojn tre kore, deziras al vi agrablan alvenon, bonan restadon kun pozitiva opinio-interŝanĝo kaj sukcesajn tagojn en Herzberg.

Al la orgaizantoj de la jubileo mi multe dankas kaj deziras al vi ĉiuj multe da sukceso kun viaj seminarioj.

Gerhard Walter
Urbestro


25-jara jubileo de INA - la 4-a INA-Konferenco en 2011 en Herzberg

Okaze de la 25-jara ekzisto de la Internacia Naturkuraca Asocio (INA) la estraro de INA decidis okazigi
la 4-an INA-konferencon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. La konferenco okazos post la UK
en Kopenhago.


Provizora programo

  • sabate, la 30-an de julio okazos interkonatiĝa vespero en leĝera etoso sen programo.
  • dimanĉe, la 31-an de julio

    • urborondirado
    • post la tagmanĝo okazos unuaj prelegoj
    • vespere estu la solena inauguro
  • lunde, la 1-an de aŭgusto, okazos la akcepto ĉe la urbestro
  • marde, la 2-an de aŭgusto, plua kongresa programo
  • merkrede, la 3-an de aŭgusto

    • antaŭtagmeze - prelego pri abelbredado kaj apiterapio
    • posttagmeze - prelego por germanaj (natur)kuracistoj (programo por laikoj okazos en alia vespero).
    • posttagmeze - samtempe okazos vizito al la abelisto
  • ĵaŭde, la 4-an de aŭgusto, plua kongresa programo
  • vendrede, la 5-an de aŭgusto

    • antaŭtagmeze - plua kongresa programo
    • posttagmeze - ekskurso
  • sabate, la 6-an de aŭgusto, ekskurso

Seminarioj por fakuloj:

Enkadre de la konferenco la INA-fakuloj ofertos du seminariojn, kiuj okazos por fakuloj naturkuracistoj en Esperanto kun traduko al la germana lingvo. Jen la planataj temoj:

  1. Kompleksia Medicino kaj Sa-am Akupunkturo - gvidos D-ro Puramo Chong (Koreio/Usono)
  2. Tradicia Ĉina Dieto - gvidos Magistro Wang Disheng (Ĉinio)

Jam promesis sian partoprenon:

Puramo CHONG
D-ro Puramo CHONG (Koreio, nun Usono), - unu de la kunfondintoj kaj nun honora prezidanto de INA, profesoro de Orienta Medicino en Kings Park Universitato en Virginia.

Li prelegos pri la temo:

Wang Disheng, Ĉinio
Medicina magistro WANG Disheng (Ĉinio) - vicprezidanto de INA; alt-ranga medicinisto
en hospitalo speciale en Tradicia Ĉina Medicino, akupunkturo, dieto kaj masaĝo.

Li prelegos pri la temo:

Harald Schicke
Sinjoro Harald SCHICKE (Germanio), prezidanto de INA, naturkuracisto, tradukisto de fakaj revuoj kaj preleganto pri diversaj temoj en naturkuracado.

Li prelegos pri la temo:

Hubertus Schweizer, Germanio
Sinjoro Hubertus Schweizer (Germanio), dum pli ol 30 jaroj li laboris kiel naturkuracisto, estas profesia preleganto kaj pastro.

Lli prezentos sian propran Di(in)an masagxon.

Kees Ruig, Nederlando
Sinjoro Kees Ruig, (Nederlando) , kunfondinto kaj eksvicprezidanto de INA.
Dum jardekoj li okupiĝas pri naturkuracado.

Li prelegos pri la temo:

Alfredas Maruŝka, Litovio
D-ro Alfredas Marusxka, (Litovio), fakulo pri naturkuracado.

Li prelegos pri la temo:

Pri la konferenca loko:

Herzberg estas bela urbeto ĉe la suda rando de Harz-montaro. Ĝi ofertas multe da kulturo, Esperanto-Centron, la solan esperantlingvan ginsengo-butikon de la mondo kaj belegan naturon en kaj ĉirkaŭ la urbo.

Herzberg oficiale nomas sin Esperanto-urbo. Vi trovos tie restoraciojn kun Esperantaj menukartoj, ŝildojn en Esperanto kaj urbajn oficistojn, kiuj parolas Esperanton. La 15-an de decembro 2009 la urbo inaŭguris Zamenhof-monumenton.

Aliĝilo al la INA-konferenco (en PDF-formato)


 

Pasintaj INA-konferencoj

La 3-a INA-konferenco, en julio 2008 en Herzberg - La Esperanto-urbo, Germanio

En la tempo de la 12-a ĝis la 19-a de julio 2008 la Internacia Naturkuraca Asocio (INA) okazigis sian
3-an konferencon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.

Samtempe en Herzberg okazis la Kulturturisma Semajno, kiun organizis la Internacia Kultura Centro Herzberg
(ICH - www.ic-herzberg.de ) kies partoprenantoj ankaŭ aktive partoprenis niajn ofertojn kaj informiĝis pri naturkuracado. La tuta semajno okazis en granda harmonio kaj ĉiuj partoprenantoj restis tre kontentaj.

Niaj cefaj prelgantoj el Ĉinio - Ji Diping (pro malsano) kaj nia vicprezidanto Wang Disheng (pro rifuzo de la vizo)
kaj la kolegino el Meksiko bedaŭrinde ne povis ĉeesti la konferencon, tial la antaŭplanita temo "Herbokuracado
en Oriento kaj Okcidento"
ne plu havis sencon, ĉar la esenca parto mankis.

Pro tio ni ŝanĝis la kadran temon kaj prelegis pri la germana naturkuraca koncepto, kiun vi jam konas el niaj revuoj: "Kuracado laŭ Pastro Kneipp", ĉar en Herzberg estas bonega ebleco sperti la praktikan parton.

Ankaŭ la publika vespero estis sukcesa. En ĝi mi prelegis dulingve pri korea ginsengo. Kelkajn fotojn vi povas vidi ekz. sur la oficialaj paĝoj de Herzberg - la Esperanto-urbo (www.herzberg.de).

Dum la festotago de la dujariĝo de la decido nomi Herzberg la Esperanto-urbo(n) partoprenis preskaŭ 60 homoj,
i. a. du urbaj konsilantoj kaj la urbestro (La urbestro poste ankaŭ parolis dum la solena inaŭguro de la UK).

En bonega Esperanto li klarigis la celojn de la iniciato. Herzberg ne estos efemera afero, sed la tuta urba oficistaro kaj la urbaj reprezentantoj nun lernas Esperanton. Komune kun ICH ili multe laboras por la efektivigo de la unua Esperanto-urbo.

La urbestro Gerhard Walter precipe ĝojas, ke Jeong-ok kaj mi baldaŭ translokiĝos al Herzberg kaj tie estos la unuaj, kiuj ekloĝas tie pro la "Esperanto-urbo". La urbo promesas ĉiun ajn helpon.

Estas malfacile trovi en Germanio pli favorajn kondiĉojn. Nun nia domo, kiun ni aĉetis en la ĉefa strato de Herzberg, estas renovigata. Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de nia konferenco vizitis ĝin kaj scias, ke ĝi fariĝos la nova naturkuraca centro de Esperantujo.

La ŝanco de la Esperanto-urbo ankaŭ validas por INA. Se multaj homoj ion kontribuus, ni havus tute novan centron, ne konkuran al UEA aaŭ iu alia asocio. Jam nun tie ĉiumonate okazas multaj esperantistaj eventoj.

Herzberg - la Esperanto-urbo meritas vian viziton!

Dum UK en Roterdamo okazis la tradicia INA-kunsido. Ĝin partoprenis proksimume 60 personoj - iom malmultaj, sed la konkurado estis tre granda, ĉar samtempe okazis du koncertoj, unu kun tre fama artisto.

Dum la INA-kunsido prelegis s-ro d-ro Maruschka (Litovio) kaj s-ro Hubert Schweizer (Germanio), kiu nun preparas esperantlingvan libron pri speciala kuracado. Mi prelegis pri la kuracado laŭ Kneipp.

La partoprenantoj evidente estis tre kontentaj pri la kunsido, kiu tradicie apartenas al la plej interesaj dum UK.
Multaj poste faris demandojn pri individuaj sanproblemoj.

Dum la la movada foiro ni dividis tablon kun "Rondo Kato". Evidente la plej multaj homoj pli interesiĝis pri la belaj katetoj, kiujn ili montris sur fotoj.

Kiel fote montri la laboron de INA por konkuri kun la amindaj katetoj? Se vi havas proponon, mi tre ĝojus!

Amike kaj tre ĝoje, ke INA venkis la malfacilaĵojn, salutas vin
Harald Schicke, prezidanto de INA

La 2-a INA-konferenco, en decembro 2005, Shanghai, Ĉinio

La 2-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de decembro 2005 en Shanghajo, Ĉinio. Ĝi kunvenigis pli ol 40 naturkuracistojn kaj interesulojn, kiuj konferencis sub la temo "Maljuniĝo kaj Naturkuracado". Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la teknike perfekte kaj lukse ekipita konferencejo de la Federacio de Sociaj Sciencoj.

Jen la listo de la prelegoj:

  • WANG Disheng, Ĉinio: "Saniga vojo al maljuniĝo per taŭgaj nutraĵoj".
    S-ro Wang estas aŭtoro de la libro "Tradicia Ĉina Dieto".
  • Puramo CHONG, Usono: "Kontraŭ maljuniĝo" - kiujn regulojn oni atentu laŭ la Tradicia Ĉina Medicino por longe kaj sane vivi. D-ro Chong estas aŭtoro de la libro "Kompleksia medicino kaj Saama akupunkturo".
  • Alfredas Maruŝka, Litovio: "Aplikata kineziologio - saniga armilo kontraŭ malsaneco kaj maljuneco".
  • CUI Zhiqin, Ĉinio: "Teotrinkado - sano kaj plezuro por maljunuloj".
    S-ro Cui estas aŭtoro de la libro "Ĉina-Esperanta vortaro pri medicinaj vegetaloj", kiu estas pli multe ol nur vortaro. Ĝi mencias por ĉiu medicina vegetalo originon, ĉefajn efikojn, indikojn, dozon kaj uzadon.
  • Harald SCHICKE, Germanio: "Kunbiera prelego" pri la saniga valoro de bone produktita biero kun speciala atento al maljunuloj. S-ro Schicke estas aŭtoro de la libroj "La korpo de la homo - enkonduko al konstruo kaj funkcio" kaj "Germanaj biero kaj bierkulturo".
    La dua prelego de s-ro SCHICKE estis "Naturkuracado en Germanio".
  • WANG Qiaochu, Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM: "La ritmo de arakida folio pri 'malfermiĝo tage - fermiĝo nokte kaj farmacia esplorado",
    pri la eltrovo de nova herba medikamento por sanigi sendormecon.
  • YIN Suhua, Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM: Pri la materialoj uzataj kiel naturaj medikamentoj kaj ilia preparo.
  • Rosa EBEL, Germanio: "Abeloj kaj apiterapio" pri la vivo de la abeloj kaj iliaj produktoj kun ties saniga valoro.

Dum la konferenca semajno ĉiumatene okazis lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉuan, kiun gvidis majstro ZHANG Jiping, Ĉinio. Li estas esperantisto kaj majstro de diversaj tradiciaj ĉinaj batalartoj, kiu nun gvidas Universalan Tajĉiĉuan - Grupon de Esperanto  (UTGE): www.01248.cn

Tre interesa estis la vizito al Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM, kie la partoprenantoj vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la farmacian fakon, en kiu oni ĉiutage preparas la drogojn por tizanoj en la kvanto de 5,2 tunoj.

En la hospitalo konferencanoj aŭdis du prelegojn de profesoroj de Shanghai Ĉin-medicina Universitato sub la traduko de s-ro Cui. La hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan teotason kaj diversajn materialojn pri la hospitalo. Vespere okazis bankedo, al kiu nin invitis Sxanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM kaj Federacio de Sociaj Sciencoj. Tiel la konferencanoj spertis la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.

Ankaŭ la turisma programo apartenis al la konferenco. Tiel ni ĝuis faman ĉinan akrobataĵon, viziton al la malnova kvartalo de Sxanghajo kaj Yu Ĝardeno.

Dum la ekskurso al la centro de Sxanghajo ni vizitis la duan globon (267 m) de la televida turo, kies grandioza arkitekturo etendiĝas al alteco de 468 m.

En la lasta tago de la konferenco okazis tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou, kie ni ĝuis la belegan naturon de la okcidenta lago, la grandiozan Liin-templon kaj tegustumadon de fama tekultivejo.

Kelkaj partoprenantoj uzis la eblecon veturi de la flughaveno per la unika magnetŝveba trajno, germana invento, kiu rapidiĝas ĝis 431 km/h sur la 33 km mallonga distanco. Ĝi estas mallaŭta, uzas malmulte da energio kompare kun kutima trajno kaj veturas multe malpli skue.

La konferencon perfekte organizis vicprofesoro WANG Minhao, Ĉinio, al kiu I N A ŝuldas multe da danko.


La 1-a INA-konferenco, en aŭgusto 2002, Krefeld, Germanio

La 1-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis en aŭgusto 2002 en Krefeld, Germanio.
Ne, ĝi ne estis internacia kongreso de amazonoj, nek seminario pri virinaj rajtoj.
Ĉi tie renkontiĝis aktivuloj kaj interesitoj pri naturkuracado. Pluraj el ili konis unu la alian ĝis nun nur koresponde.
Sep landoj estis reprezentitaj. La konferenca programo variis de la koreia akupunkturo Sa-am ĝis influo de la kosmo je la sano de homo.

Dank’ al la bona organizo sufiĉis tempo kiel por seriozaj tiel por distraj programeroj.  La sanon kaj bonhumoron pozitive influis ankaŭ glaso da biero kaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj. La partoprenantoj de la konferenco disveturis pli plenaj da entuziasmo ol ĉe la alveno. 

  

reen al la komenco  reen al la starta paĝo