|
Dum la Internacia seminario "Apliko de Esperanto en la faka kaj profesia agado" en Karlovo, Bulgario (2 - 15. junio 2009) s-ro Harald Schicke reprezentos nian asocion. Li prelegos pri la aplikado de korea ginsengo en la kuracado de kanceroj. Bonvenon! |
|
La prelego pri Norda Koreio kaj ginsengo dum Printempa Seminario Internacia (PSI) allogis multe da homoj - la salono estis plenplenega. Homoj staris aŭ sidis sur la planko, eĉ en la koridoro antaux la prelegejo.
La prezidanto de INA, s-ro Harald Schicke, estis invitita al Norda Koreio de la renoma Hanns-Seidel-Fondaĵo
por "Dum nia vizito al Pjongjango ni havis eblecon viziti la Universitatan Hospitalon, kie ni estis salutataj kaj gvidataj de la direktoro Prof. Mun Sang Min kaj Prof. Sok, kiu perfekte parolas la germanan lingvon. |
En la tempo de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro 2009 en Düsseldorf, Germanio okazis la tradicia Novjara Internacia Festivalo , kiun aktive partoprenis ankaŭ membroj de nia asocio. Enkadre de tiu festivalo nia asocio faris kelkajn prelegojn pri naturkuracado por siaj membroj kaj la aliaj partoprenantoj de la festivalo: Mantro - meditado kun Kees Ruig (Nederlando)Mantro - meditado kun Kees Ruig (Nederlando). Mantro - budhisma formulo, tirita el sankta libro kaj ripetata dum la intensa koncentriĝo. Mantro turnas sin al nia interna memo, ĝi estas maniero por sin konekti al pli profunda ekzisto. La ripetadaj ĉandoj (formo de kantado) kaj ritmoj el mantra muziko kreas pozitivan trancon, forportantan vin de via emocia memo. Mantra muziko kreas spiradan patronon kiu unuigas la korpon kaj la animon. Prelego pri kupado(Harald Schicke, Rosa kaj Waldemar Ebel, Germanio)Kio estas kupado? La principo de la kupado estas krei vakuon sur haŭto-surfaco. Tiel sango el pli profundaj tavoloj, ekz. internaj organoj venas al la haŭto kaj senŝariĝigas la organojn. Tion ni nomas forfluigo.En Germanio oni uzas ankaŭ sangan kupadon. Tion ni nomas elfluigo, ĉar tiel la organismo povas eligi malbonajn substancojn. Priskribojn de kupadvitraĵoj oni trovas jam en antikva Egiptio. En klasika Grekio kupado estis tiel aprezita, ke la kupadkloŝo fariĝis emblemo de kuracistoj. Legu plue pri kupado en la INA-revuo 01-09 kaj ĉe Wikipedia |
Kupado efikas ĉe:
|
Ekzempla bildo de sensanga kupado (dorso)
![]() |
Aktuala foto de la jam okazinta prelego
![]() |
Metabola sindromo, ankaŭ nomata "mortiga kvaropo", estas la kombino
de minimume tri afekcioj de la metabolo:
|